Accéder au contenu principal

Articles

Affichage des articles du septembre, 2022

La eskapinto

Li kuregis malsupren de la monteto Liaj piedoj rulis ŝtonojn Tie supre, inter la kvar muroj La sireno kantis sen ĝojo Li enspiris la odoron de arboj Tra sia tuta korpo kiel forĝejo La lumo akompanis lin Kaj dancigis lian ombron Espereble ili donos al mi tempon Li saltis tra la herbojn Li plukis du flavajn foliojn Plenigitajn de suko kaj suno Bluaj ŝtalkanonoj kraĉis Mallongajn flamojn de akraj pafoj Espereble ili donos al mi tempon Li alvenis ĉe la akvon Li trempis sian vizaĝon Li ridis ĝoje, li trinkis Espereble ili donos al mi tempon Li releviĝis por salti Espereble ili donos al mi tempon Varma kupra abelo Fulmobatis lin sur la alian bordon Sango kaj akvo miksiĝis Li havis tempon por vidi Tempo por trinki en tiu rivereto Tempo por alporti al sia buŝo Du foliojn plenigitajn de suko Tempo por ridi pri la murdintoj Tempo por atingi la alian bordon Tempo por kuri al la virino Li havis tempon por vivi. Michel Corne. La eskapinto (traduction), 9/202