Accéder au contenu principal

La eskapinto

Li kuregis malsupren de la monteto
Liaj piedoj rulis ŝtonojn
Tie supre, inter la kvar muroj
La sireno kantis sen ĝojo

Li enspiris la odoron de arboj
Tra sia tuta korpo kiel forĝejo
La lumo akompanis lin
Kaj dancigis lian ombron

Espereble ili donos al mi tempon
Li saltis tra la herbojn
Li plukis du flavajn foliojn
Plenigitajn de suko kaj suno

Bluaj ŝtalkanonoj kraĉis
Mallongajn flamojn de akraj pafoj
Espereble ili donos al mi tempon
Li alvenis ĉe la akvon

Li trempis sian vizaĝon
Li ridis ĝoje, li trinkis
Espereble ili donos al mi tempon
Li releviĝis por salti

Espereble ili donos al mi tempon
Varma kupra abelo
Fulmobatis lin sur la alian bordon
Sango kaj akvo miksiĝis

Li havis tempon por vidi
Tempo por trinki en tiu rivereto
Tempo por alporti al sia buŝo
Du foliojn plenigitajn de suko

Tempo por ridi pri la murdintoj
Tempo por atingi la alian bordon
Tempo por kuri al la virino

Li havis tempon por vivi.
Michel Corne. La eskapinto (traduction), 9/2022.
Boris Vian. L'évadé (texte original), 1954.
Jan Matson. Bee, 2/2016.

Commentaires

  1. Liaj piedoj ruligis ŝtonojn
    >rulis

    Kaj dancigis sian ombron
    >lian

    Du folioj plenigitajn
    >Du foliojn plenigitajn

    RépondreSupprimer

Enregistrer un commentaire